Ekde 27.07 -- 4. 08 2012 jaro okazos 97-a Universala Kongreso de Esperanto
en Hanojo, Vjetnamio. Ĉar tio aperis plano atingi la kongreslokon iom
ĉirkaŭvoje, tamen pli interese ol per rekta flugo. Nun estas planataj du
variantoj.
La unua - trajna. Ni startas el Moskvo ( opcie - el St.Petersburgo) kaj
laŭ Transsiberia fervojo ni veturos ĝis lago Bajkalo. Laŭvoje ni vizitos
urbon Jekaterinburg ĉe limo de Eŭropo kaj Azio, la urbo, ligita historie
kun nomoj de la lasta rusia caro Nikolao la Dua kaj unua rusia prezidanto
Boris Jelcin. Poste ni veturos trajne al urbo Irkutsk kaj apuda lago
Bajkalo - plej profunda lando en tutmondo. Post ripozo ĉe la lago ni
veturos al Ĉinio laŭ unu el du itineroj: a) al rusia landlima stacio
Zabajkalsk / ĉina Manĉĵouli kaj trajne ĝis Beijing (Pekino) b) tra
Mongolio, kie ni vizitos Ulaanbaatar kaj (laŭvole) antikvan budhisman
monaĥejon Ĥamarin-ĥijd en sud-orienta Gobio. Post la monaĥejo ni
veturos trajne al ĉina landlimo kaj urbo Erljan (kun muzeo de dinosaŭroj)
kaj poste veturos trajne aŭ per dormbuso al Beijing. El Beijing ni veturos
per trajno al sud-okcidenta Ĉinio (urboj Ĉendu, Kunmin) kaj de tie al
Hanojo. Ĉi itinero trairas konatajn vidindaĵojn de tutmondo kaj estas
sudice komforta por vasta rondo de vojaĝantoj.
La dua - trajnabusa. Ni startas el Moskvo ( opcie – el St.Petersburgo)
kaj laŭ Transsiberia fervojo ni veturos ĝis urbo Novosibirsk, la ĉefurbo
de Siberio. Poste ni veturos buse tra Altaj- montaro laŭ landvojo Ĉujskij
trakt (Landvojo de Ĉuja-rivero) ĝis vilaĝo Koŝ-Agaĉ ĉe mongola
landlimo. De ĉi-loko ni veturos ĝis mongola urbo Hovd, de kie tra montaro
de Mongola Altaj ni veturos al mongola- ĉina landlimo, kaj poste ni
veturos buse al ĉina urbo Ataj de kiu ni daŭras vojon al ĉina urbo
Urumĉi, la ĉefurbo de Sinczjan-Ujgura aŭtonoma provinco. La urbo estas
mirinda miksaĵo de ĉina kaj azia (islamana) kulturoj. Post konatiĝo kun
Urumĉi ni trajne veturos al sud-okcidenta Ĉinio (urboj Ĉendu, Kunmin)
kaj de tie al Hanojo. Ĉi itinero estas plej oportuna por tiuj vojaĝantoj,
kiuj preferas sovaĝan naturon kaj ŝatas aventurojn.
Pritakso de ambaŭ itineroj jam daŭras kaj plia parto de ĝi estas jam
testita kaj estas bona sperto de la vojaĝo. Laŭvoje estas planataj
renkontoj kun lokaj geesperantistoj (ruslandaj urboj, Ulanbatoro, ĉinaj
urboj). Laŭbezone kaj laŭkonsente eblas ŝanĝoj de variantoj. Certe la
vojaĝoj enkluzivas laŭvojan gvidiston kaj ĉiĉeronadon. La vojaĝoj
estas nekomercaj aranĝoj kaj bezonos nur kompencon de neeviteblaj elspezoj
de gvidisto.
Do, mi proponas la planon por vasta diskuto kaj proponoj. Se mi rimarkos
veran intereson kaj dezirantojn por partopreni ĝin, mi pretos prezenti pli
detalan informaron.
Pliaj informojn en la dissendolisto: "Vojaĝanto-per-esperanto" de
Google. Abonebla per la retpaĝon http://groups.google.com/group/vojaĝanto-per-esperanto?hl=eo
kaj ne forgesu viziti nian retejon ĉe http://rusio.info/forumo/